Laurentius estas latina vira persona nomo, kies esperanta formo estas Laŭrenco. La latina origina formo de la nomo signifas "la viro el Laurentum", antikva urbeto proksime de Romo. Eventuala ligo al la vorto "laŭro" (latine laurus) estas popola etimologia hipotezo sen lingvistika konfirmo. La nomo en Eŭropo ekzistas en multaj variaĵoj kaj ofte uziĝas kiel persona nomo, familia nomo kaj por toponimoj. La ĉefa kialo por la granda disvastiĝo estas la ampleksa adoro de la kristana sanktulo Laŭrenco de Romo ekde la mezo de la 3-a jarcento.
En pluraj lingvoj Laŭrenco estas uzata kiel familia kaj geografia nomo.