Lawrence Montaigne | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 26-an de februaro 1931 en Broklino | |
Morto | 17-an de marto 2017 (86-jaraĝa) en Henderson | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro scenaristo stuntisto filmaktoro televida aktoro tradukisto ![]() | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lawrence MONTAIGNE (1931 - 2017) estis usona aktoro, verkisto, dancisto kaj riskaktoro.
Li naskiĝis en Novjorko, sed kreskis en Italio. Li parolis plurajn lingvojn - lerto, kiun li uzis por sia avantaĝo, por havigi rolojn en internaciaj produktaĵoj. Li deĵoris en la fama United States Marine Corps [Usona Marinfanteria Korpuso] kaj ĉeestis bivakejon de taĉmento en la Insulo Parris, kie li konis sian estontan amikon Steve McQueen.[1]
Dum 1980-a jardeko li instruis aktoradon ĉe North Texas State University. Dum kelkaj jaroj, Montaigne tradukis medicinajn tekstojn por eldonejo.