Lazo estas forta (kanaba) ŝnuro aŭ ledrimeno kun fina maŝo, por kapti la brutojn aŭ sovaĝajn bestojn. Ĝin uzis ĉefe paŝtistoj de Ameriko (vakeroj kaj gaŭĉoj) per ties ĵeto ĉirkaŭ la kolon aŭ ĉe la kruroj de la brutoj.
La lazo disvastiĝis el Eŭropo al Ameriko per hispanoj, inter la bovo-paŝtistoj de Usono kaj Sud-Ameriko. Oni uzas ĝin hodiaŭ nur pro tradicio.