Le Doulieu - jen france, origine nederlande Zoeterstee, prononco [ZU:tr stej], respektive flandre Zoetestede - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs]
aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la tradicia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dunkerque kaj al la kantono Bailleul / Belle.
Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 1 445 loĝantoj sur areo de 11,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 123 loĝantoj/km². Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas doulieusiens(es), en la flandra zoetesteder.
La teritorio havas komunan limon kun Bailleul, Steenwerck, Vieux-Berquin, Estaires kaj Neuf-Berquin.