Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 9 213 loĝantoj sur areo de 87,08 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 106 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Biganos, Gujan-Mestras, Mios, Salles kaj Sanguinet. La komunuma teritorio nur en malvasta loko atingas la golfon de Arcachon - tie estas la rimarkinda Ornitologia Parko Teich [teŝ].