En mezurteorio, la lebega mezuro estas mezuro aŭ la norma maniero de asignado de longo, areo aŭ volumeno al subaroj de eŭklida spaco. Ĝi estas uzata en tuta reela analitiko, aparte por difino de lebega integralado. Aro al kiu povas esti asignita volumeno estas nomata kiel lebege mezurebla; la mezuro de la lebege mezurebla aro A estas skribata kiel λ(A). Lebegaj mezuroj de nefiniaj aroj estas eblaj.
La lebega mezuro estas nomita post Henri Leon Lebesgue. Li priskribis ĉi tiu mezuron en la jaro 1901, en la sekva jaro li priskribis de la lebegan integralon. Ambaŭ estis publikigita kiel parto de lia disertaĵo en 1902.
Lebega mezuro estas ofte signifata per dx, sed ĉi tio devus ne esti konfuzita kun la malsama komprenaĵo de volumena formo.