parto de la vilaĝocentra placo kun la eta administrejo
Ledanca [leDANka] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regionoKastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 99 loĝantoj sur areo de 47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,1 loĝantoj/km². Estas du ĉefaj domaroj nome Ledanca mem kaj Valfermoso de las Monjas (bela valo de la monaĥinoj). Estas malgranda vilaĝo en kiu travivas multaj de la antikvaj domoj el adobo, ĉirkaŭita de malgrandaj fruktoĝrdenoj kaj kampoj de seka agrikulturo, vitejoj, fruktarboj kaj olivarboj. La loĝantoj nomiĝas ledancos [leDANkos] respektive ledancas [leDANkas].