Temas pri tipa kastilia vilaĝo, situa en la Kvenka Alkario, el kiu elstaras ties tipaj blankaj domoj de manĉa stilo, ties malfruromanika preĝejo, kaj pro ties situo sur alto, ties rigardejo al la valo ĝis la rivero Taĵo kaj al la ebenaĵo kiu etendas al la montaro de Madrido. Ĝiaj teroj estis nomitaj "de pan llevar" (Panporteblaj), tio estas, produktantaj de tritiko, hordeo, sekalo kaj aveno, iom da oleo kaj iam iom da vitoj. Ĉefa enspezo devenis tradicie el agrikulturo kaj iam el la fabrikado de varoj el sparto nome ŝnuregoj, kovriloj, tapiŝoj ktp.