Legio Condor | ||
---|---|---|
militista unuo armed forces of the Nationalist faction in the Spanish Civil War (en) | ||
armea legio | ||
Komenco | 1936 vd | |
Fino | marto 1939 vd | |
Lando(j) | Nazia Germanio vd | |
Legio Kondor (aŭ originale Legión Cóndor) estis gruparo el diversaj aktivaj armeaj unuoj de Wehrmacht (aerarmeaj, tankaj, komunikaj, transportaj, mararmeaj kaj instruaj unuoj), kiun oni formis je ordono de Adolf Hitler por apogi generalon Francisco Franco en la Hispana Enlanda Milito. La soldatoj estis en hispanio (por la publiko kaŝe) engaĝitaj, por kontraŭbatali la komunisman danĝeron. Fakte la legio batalis en la eŭska regiono kontraŭ la eŭska separismo. Anoj de la Legio Condor povis per la soldatservo en Hispanio malpliigi la soldatservan tempon kaj ricevis pli altan soldon ol la hejme restintaj soldatoj.