Lena Willemark

Lena Willemark
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1960 (1960-05-12) (64-jaraĝa)
en Evertsberg
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fiddler (en) Traduki
kantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lena Charlotte Willemark (n. la 12-an de majo 1960 en Evertsberg en Dalarna[1], estas sveda kantistino, nacia violonistino kaj komponistino. Willemark estas konsiderita unu el la plej elstaraj popolmuzikaj kantistoj de Svedio. Interalie ŝi estas konata pro foja kantado en la älvdalska (KD Bläferdj)[2], ne dialekto sed regiona lingvo kiu alstrebas statuson de memstara lingvo.

Ŝi estas ankaŭ elstara violonistino sur violono kaj härjedalspipa, malnova popola instrumento el la flutfamilio el la regiono Härjedalen. Ŝi estas membro de la grupoj Nordan, Enteli, Frifot kaj Systerpolskan, inter aliaj, kaj estis membro de Gals kaj Pals en la 1980-aj jaroj.

  1. Sveriges befolkning 1990, CD-ROM, Riksarkivet SVAR (2011)
  2. Blåferdi, YouTube

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne