Leonard Susskind | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Leonard Susskind | |||||
Naskiĝo | 20-an de majo 1940 (84-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Religio | agnostikismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Usono vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Urba Kolegio de Nov-Jorko Universitato Cornell - doktoro de filozofio (–1965) ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto universitata instruisto verkisto de nefikcio akademiulo sciencisto ![]() | ||||
Laborkampo | Fiziko ![]() | ||||
Aktiva en | Stanford vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Peter A. Carruthers vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Theoretical Minimum vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Leonard SUSSKIND (en anglalingva[prononco |ˈ|s|ʌ|s|k|ɪ|n|d]; 1940)[1][2] estas usona fizikisto, kiu estas profesoro de teoria fiziko en la Stanford University, kaj fonda direktoro de la "Stanford Institute for Theoretical Physics" (S. I. por Teoria Fiziko). Liaj esplorinteresoj estas kordoteorio, kvantuma kampa teorio, kvantuma statistika mekaniko kaj kvantuma kosmologio.[3] Li estas membro de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj,[4] kaj de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj,[5] asocia membro de kanada fakultato "Perimeter Institute for Theoretical Physics",[6] kaj distingita profesoro de la Korea Instituto por Progresa Studo.[7]
Susskind estas amplekse konsiderata kiel unu el la patroj de la kordoteorio.[8] Li estis la unua kiu havigis precizan kordo-teoriajn interpretadon de la holografia principo en 1995[9] kaj la unua kiu enkondukis la ideon de la kordoteoria pejzaĝo en 2003.[10][11]
Susskind ricevis la Sakurai-premion en 1998,[12] kaj la Oskar Klein Medalon en 2018.[13]