Leonhard EULER [Ojler] (esperantigite Leonardo EŬLERO) (naskiĝis la 15-an de aprilo 1707 en Bazelo, mortis la 18-an de septembro 1783 en Sankt-Peterburgo) estis svisa matematikisto, fizikisto, astronomo, logikisto kaj inĝeniero. Oni konsideris lin unu el la plej grandaj matematikistoj kiuj iam vivis, ĉar li faris gravajn kaj influajn malkovrojn en multaj branĉoj de matematikoj kiaj infinitezima kalkulo kaj grafeteorio kaj ankaŭ faris pionirajn kontribuojn al kelkaj branĉoj kiaj topologio kaj analiza nombroteorio. Li ankaŭ enkondukis multon de la moderna matematika terminaro kaj de matematika notacio, partikulare por matematika analizo, same kiel pro la koncepto de matematika funkcio.[1] Leonard Euler estis la unua kiu uzis la terminon “funkcio“ difinita de Lejbnico en 1694 por priskribi esprimon implikante diversajn argumentojn; ekz. y = F(x). Oni atribuas lin esti unu el la unuaj kiuj aplikis kalkulon en fiziko. Li estas ankaŭ konata pro sia verko en mekaniko, fluidodinamiko, optiko, astronomio, kaj muzikteorio.[2]
Li naskiĝis kaj edukiĝis en Bazelo estinte matematika mirinfano. Li laboris kiel profesoro pri matematiko en Sankt-Peterburgo, Rusio, kie li vivis dumlonge, poste en Berlino, tiam la ĉefurbo de la Prusio, kaj poste revenis al Sankt-Peterburgo. Euler estis unu el la plej elstaraj matematikistoj de la 18a jarcento, kaj estis konsiderita unu el plej grandaj en la tuta historio. Li estis ankaŭ amplekse konsiderata la plej fekunda matematikisto de ĉiuj tempoj. Li estas la plej fekunda matematikisto kiu iam vivis, lia kolektita verkaro konsistas el 75 volumoj (60 al 80),[3] pli ol iu ajn en tiu fako. Li dominas la 18-jarcentan matematikon kaj deduktis plurajn konsekvencojn el la novinventita kalkulo. Li estis tute blinda dum la lastaj deksep jaroj de sia vivo, dum tiu tempo li produktis duonon de sia tuta verkaro.
Por honori lin, la asteroido 2002 Euler portas lian nomon. Aserto atribuita al Pierre-Simon Laplace esprimas la influon kiun faris Euler super matematiko: "Legu Euler, legu Euler, li estas la majstro de ni ĉiuj."[4][5]