Les Demoiselles d'Avignon


Les Demoiselles d'Avignon (france La Fraŭlinoj de Avignon, kaj origine titolita La bordelo de Avignon)[1] estas granda olepentraĵo kreita en 1907 de la hispana artisto Pablo Picasso (1881–1973). La verko portretas kvin nudajn prostituitinojn el bordelo ĉe la Carrer d'Avinyó (Strato Avinyó) en Barcelono. Ĉiu figuro estas priskribita en malkongrua maniero kaj neniu estas konvencie virineca. La virinoj aperas iome minacantaj kaj prezentataj kun angulecaj kaj diskunigitaj korpoformoj. Tri figuroj maldekstre montras vizaĝajn trajtojn en ibera stilo de la indiĝena naskolando de Picasso, dum tiuj du dekstre estas montrataj kun afrikaj maskecaj trajtoj. La rasa primitivismo memorigita de tiuj maskoj, laŭ Picasso, movis lin "liberigi klaran originan artan stilon por konvinka, eĉ sovaĝa forto."[2][3]

  1. Richardson, John. A Life Of Picasso, The Cubist Rebel 1907–1916. New York: Alfred A. Knopf, 1991. ISBN 978-0-307-26665-1 p. 19.
  2. Sam Hunter kaj John Jacobus, Modern Art, Prentice-Hall, New York, 1977, pp. 135–136
  3. Gina M. Rossetti, Imagining the Primitive in Naturalist and Modernist Literature, University of Missouri Press, 2006, ISBN 0826265030

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne