Lev Davidoviĉ Landau (ruse Лев Давидович Ландау, naskiĝis en Bakuo, Azerbajĝano la 22-an de januaro 1908, mortis en Moskvo la 1-an de aprilo 1968), estis Sovetia fizikisto kiu ricevis la Nobel-premion en fiziko[1] en 1962. En rusa scienco li ĝis nun estas legenda figuro. Li estis mirinfano kaj finlernis mezlernejan kurson de fiziko kaj matematiko en la aĝo de 13 jaroj. Dum sia vivo li faris multajn gravajn malkovrojn pri kvantuma mekaniko, fiziko de solidoj, magnetismo, kriogeniko, fiziko de kosmaj radioj, hidrodinamiko, kvantuma kampa teorio, nuklea fiziko, fiziko de bazaj partikloj, plasma fiziko kaj en multaj aliaj branĉoj de fiziko. Pri li oni diras, ke "En grandega domo de fiziko de 20-a jarcento por li ne estis fermitaj pordoj".