Levjatano | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Левиафан |
Originala lingvo | rusa lingvo |
Kina aperdato | 2014, 12 mar. 2015, 23 okt. 2014 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | Mikhail Krichman |
Reĝisoro(j) | Andrey Zvyagintsev |
Produktisto(j) | Alexander Rodnyansky • Sergey Melkumov |
Scenaro | Andrey Zvyagintsev • Oleg Negin |
Filmita en | Murmanska provinco |
Loko de rakonto | Rusio |
Muziko de | Philip Glass |
Rolantoj | Aleksey Valerevitsj Serebrjakov • Roman Madyanov • Vladimir Vdovichenkov • Elena Lyadova • Anna Ukolova • Aleksey Rozin • Valeriy Grishko • Margarita Shubina • Dmitry Bykovsky-Romashov • Igor Savochkin • Sergey Murzin • Marianna Shults • Aleksei Zharkov |
Produktinta firmao | Non-Stop Production |
Honorigoj | premio Ora Globo de la plej bona internacia ne-anglalingva filmo • Azia-Pacifika Filmpremio por plej bona filmo |
IMDb | |
Levjatano (ruse Левиафан, Leviafan´) estas rusa filmo de 2014 reĝisorita de Andrej Zviagincev, kunverkita de Zviagincev kaj Oleg Negin, kaj stelulita de Aleksej Serebrjakov, Elena Ljadova kaj Vladimir Vdoviĉenkov. La agado okazas en la Kola duoninsulo ĉe la Barenca maro kaj temas pri la historio de homo kiu luktas kontraŭ korupta urbestro kiu deziras alpropiĝi de lia terpeco.
Ĝi ricevis multajn premiojn kaj honorojn, inter kiuj nomumo kiel plej bona filmo de la 45a Internacia Kinfestivalo de Barato, elekto por konkurenci al la Ora Palmo en la Festivalo de Cannes 2014,[1] en kiu Zviagincev kaj Negin ricevis la premion al la plej bona scenaro.[2] Ĝi ricevis la premion al la plej bona filmo en neangla lingvo en la Premioj Ora Globo 2014[3] kaj estis nomumita en la sama kategorio en la Oskar-premioj de 2014.[4]