Li Bai | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
李白 | ||
Naskonomo | 李白 | |
Naskiĝo | 19-an de majo 701 en Suyab, Dinastio Tang | |
Morto | 30-an de novembro 762 (61-jaraĝa) en Dangtu County | |
Mortis per | Drono ![]() | |
Tombo | Tomb of Li Bai (en) ![]() ![]() | |
Etno | hanoj vd | |
Lingvoj | klasika ĉina • ĉina vd | |
Ŝtataneco | Dinastio Tang ![]() | |
Familio | ||
Dinastio | Li clan of Longxi vd | |
Patro | Li Ke (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | poeto kaligrafo kantotekstisto verkisto ![]() | |
Aktiva en | Ĉinio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Q10842233 ❦ Silenta Nokta Penso ❦ Mountain Q&A ❦ Bringing in the Wine ❦ A Farewell to Meng Haoran on his Way to Yangzhou ❦ A Farewell to a Friend ❦ Departing from Baidi in the Morning ❦ Q17367385 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li Bai (ĉine 李白, pinyin Lǐ Bái) aŭ Li Bo (pinyin Lǐ Bó), en okcidento pli ofte konata kiel Li Po aŭ Li T'ai-po (naskiĝis en 701 en Jiangyou, mortis en 762) estis ĉina poeto. Li estas eble la plej fama el ĉiuj ĉinaj poetoj, kaj en Ĉinio kaj eksterlande[1], el sia epoko al la nuntempo kiel genia kaj romantisma figuro kiu portis tradiciajn poeziajn formojn al novaj altoj. Li estis amiko de alia ege fama ĉina poeto, Du Fu.[2] Ambaŭ estis la plej elstaraj figuroj en la florado de la ĉina poezio dum la Tang dinastio, kio estas ofte nomata la "Orepoko de la ĉina poezio". La esprimo "Tri mirindaĵoj" aludas al la poezio de Li Bai, la skermo de Pei Min kaj la kaligrafio de Ĵang Ksu.[3]
Konserviĝis ĉirkaŭ milo da poemoj atribuitaj al li. Liaj poemoj estis kolektitaj en la plej grava poezia antologio de la Tang dinastio, nome Heĝue ĝingling ji,[4] kompilita en 753 fare de Ĝin Fan, kaj 34 el liaj poemoj estis inkluditaj en la antologio "Tricent Tang-poemoj", kiu estis publikigita por la unua fojo en la 18a jarcento. En la sama jarcento, tradukoj de liaj poemoj ekaperis en Eŭropo. La poemoj estis modeloj por celebrado de la plezuroj de amikeco, de la profundo de naturo, de soleco kaj de la ĝuo de drinkado. Li multe kantis la vantecon de ĉio kaj la dronigon de malespero en vino kaj revo. Inter la plej famaj estas "Vekiĝante el ebrieco en printempa tago", "La malfacila vojo al Ŝu", kaj "Silenta noktopenso", kiu ankoraŭ aperas en lernolibroj en Ĉinio. En Okcidento, multlingvaj tradukoj de la poemoj de Li plu estas farataj. Lia vivo estis pentrita de legenda aspekto, inklude rakontoj de ebrieco, kavalerieco kaj la konata rakonto laŭ kiu laŭtradicie li mortis iun vesperon, kiam li estis kiel kutime ebria kaj li provis kapti el ŝipo la respegulon de la luno en lageto, kaj dronis.[5]
Multo de la vivo de Li estas respegulita en lia poezio: lokojn kiujn li vizitis, amikoj kiujn li vidis dum veturoj al distajn lokoj eble neniam renkontotaj, liaj propraj revecaj imagoj interplektitaj kun ŝamanaj nuancoj, tiutempaj okazaĵoj el kiuj li havis novaĵinformojn, priskribojn prenitajn el naturo en momento de poezio, kaj tiel plu. Tamen, de partikulara gravo estas la ŝanĝoj en okazintaj en la tempoj tra kiuj li vivis. Lia frua poezio okazis en la kunteksto de "orepoko" de interna paco kaj prospero en la Ĉina imperio de la Tang dinastio, dum la regado de imperiestro kiu aktive helpis kaj eĉ partoprenis en artoj. Tio ĉio ŝanĝiĝis subite kaj frape, dekomence pro la ribelo de la generalo An Luŝan, kiam ĉio en norda Ĉinio estis detruita pro la milito kaj malsatego. La poezio de Li ankaŭ elprenis novajn nuancojn kaj kvalitojn. Malkiel lia pli juna amiko Du Fu, Li ne vivis por vidi la repacigon de tiuj disordoj. Tamen, multo de la poezio de Li survivis, retenante daŭran popularecon en Ĉinio kaj aliloke.