Liban-araba lingvo | |
dialekto | |
---|---|
North Levantine Arabic | |
Skribo | araba alfabeto |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | stan1323 |
Angla nomo | Lebanese Arabic |
Franca nomo | arabe libanais |
La libana varianto de la araba, liban-araba lingvo aŭ libana lingvo estas varianto de la nordlevantenia araba, indiĝena kaj ĉefe parolata en Libano, kun gravaj lingvaj influoj depruntitaj de aliaj mez-orientaj kaj eŭropaj lingvoj. Multamaniere ĝi diferencas de aliaj variantoj de la araba. Pro plurlingveco inter libananoj (la plimulto da libananoj estas dulingvuloj aŭ trilingvuloj), ne estas malofte, ke libananoj intermiksas la liban-araban, la francan kaj la anglan dum sia ĉiutaga parolado.