Libera Folio | |
---|---|
![]() | |
periodaĵo | |
Priskribo | La ĉefpaĝo de Libera Folio la 24-an de majo 2020 |
Retadreso | LiberaFolio.org |
Lingvo(j) | Esperanto |
Posedanto | István Ertl kaj Kalle Kniivilä |
Fondiĝo | 12-a de aprilo 2003 |
Stato | aktiva |
Libera Folio estas esperanta bulteno, kiu aperas nur en la reto. Lanĉita la 12-an de aprilo 2003, ĝi raportas pri la Esperanto-movado sed estas sendependa de movadaj instancoj. La redakcio de Libera Folio strebas "sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn" en la Esperanto-movado. [1] Fondita de István Ertl kaj Kalle Kniivilä; Ĝin ankoraŭ redaktas Kniivilä. Konstantaj kunlaborantoj estas István Ertl, Robert Nielsen, Paweł Fischer-Kotowski kaj Jukka Pietiläinen, kiu estis la redaktoro de septembro 2018 ĝis decembro 2019.