Lidja Zamenhof | |
---|---|
Pola esperantistino, plej juna filino de L. L. Zamenhof | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-a de januaro 1904 en Pollando |
Morto | aŭtune de 1942 en Treblinka |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Universitato de Varsovio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | L. L. Zamenhof |
Patrino | Klara Zamenhof |
Frat(in)oj | Adamo Zamenhof kaj Zofia Zamenhof |
Okupo | |
Okupo | lingvisto tradukisto esperantisto verkisto |
Lidja Zamenhof (pole: Lidia, naskiĝis la 29-an de januaro 1904 en Varsovio, mortis en 1942) estis juda-pola verkisto, tradukisto kaj la plej juna filino de Klara Zamenhof kaj L. L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto.
Ŝi naskiĝis en Varsovio, tiam en la Rusa Imperio. Ŝi estis agema antaŭeniganto de Esperanto kaj ankaŭ de homaranismo, tipo de religia kaj etika mondcivitaneco formulita fare de ŝia patro.
Ĉirkaŭ 1925, ŝi estiĝis ano de la Bahaa movado. Fine de 1937, ŝi iris al Usono por instrui la Bahaan religion kaj ankaŭ Esperanton. En 1938, pro enmigradaj problemoj en Usono, ŝi devis reiri al Pollando, kie ŝi daŭre instruis kaj ankaŭ tradukis Esperanten multajn Bahaajn verkojn.
Jud-devena, ŝi estis murdita en la germana ekstermejo Treblinka iam post somero 1942.