Lignofibroj estas laŭlongaj, laŭaksaj aranĝitaj lignoĉeloj, kiuj plifirmigas la lignon. La procentaĵo de la fibroj en ligno estas inter 50 kaj 60 % ĉe foliarboj. Ĉe la pingloarboj estas la laŭlongaj traĥeidoj, kiuj estas 90–95 % de la pingloarbaj lignoj. Ankaŭ unujaraj plantoj havas fibrojn, sed multe malpli ol arboj. Fibroŝtofoj por la paperproduktado estas nomataj lignino respektive celulozo.