Likva kristalo estas fazo de materio kies propraĵoj kombinas tiujn, de likvo kaj kristalo. Oni foje nomas tian fazon : "Mezofazo". Ĝi estas fluida sed ĝiaj molekuloj povas esti orientataj laŭ ia direkto, ĝi do povas esti neizotropa, aŭ havi iajn ecojn de kristaloj, kiel la duobla refrakto.