Limnofregata ("Nesalakva fregatobirdo") estas formortinta birdogenro de primitiva fregatedo.[1] La du konataj specioj estis priskribataj el fosilioj el komenca Eoceno de la kuŝejo de Verda Rivero (antaŭ ĉ. 49 milionoj da jaroj) de Vajomingo. Oni konas nombrajn bonkvalitajn kompletajn kaj partajn skeletojn, kelkaj el kiuj kun plumostampoj, el la tipa specio, kaj L. hasegawai estas konata el du kranioj kaj plej el unu dorso.