Lincoln Near-Earth Asteroid Research | ||
---|---|---|
astronomia sondado | ||
Komenco | 1996 vd | |
Geografia situo | 33° 49′ 5″ N, 106° 39′ 33″ U (mapo)33.81813889-106.65916667Koordinatoj: 33° 49′ 5″ N, 106° 39′ 33″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Situo | Nov-Meksiko | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Lincoln Near-Earth Asteroid Research (angla por "Esploro de Lincoln pri Apud-Teraj Asteroidoj") : LINEAR estas projekto en kunlaborado de la Usona Aerarmeo, la NASA kaj la Laboratorio Lincoln de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio por la sistema malkovro kaj sekvado de la apud-teraj asteroidoj.
Al LINEAR oni ŝuldas la plimulton el la malkovroj de asteroidoj ekde 1998 ĝis kiam ĝi estis superita de la Catalina Sky Survey en 2005.[1] Tiel, je la 4-a de februaro 2023, LINEAR estis malkovrinta 151 395 novajn objektojn, el kiuj almenaŭ 2423 estis apud-tera asteroidoj kaj 279 estis kometoj. La instrumentoj, kiujn uzas la programo LINEAR, estas lokitaj en la situejo de Lincoln Laboratorio en la White Sands Missile Range (WSMR) proksime de Socorro (Nov-Meksiko).