![]() ![]() | |
---|---|
2 vagonaroj MF 67 sur linio 3 en Gallieni | |
Superrigardo | |
Numero de linio | ![]() |
Sistemo | Metroo |
Paso de fervojo | |
![]() | |
Trafikado | |
Trafikanto | RATP |
Historio | |
Malfermo | 1904 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 11,7 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
25 stacioj | |
La linio 3 de la metroo de Parizo estas unu el la 16 metrolinioj de Parizo, la ĉefurbo de Francio. Ĝi kunigas la stacion Pont de Levallois - Bécon al la stacio Gallieni. Per ĝi alireblas interalie la stacidomo Saint-Lazare, la grandaj bulvardoj kaj Placo de la République, centre de Parizo. Proksimume 91,6 milionoj da vojaĝantoj uzadas la linion ĉiujare, kvankam tiu nombro inkludas la trafikon de la linio 3bis.
La unua sekcio de la linio 3 estis inaŭgurita la 10-an de oktobro 1904, inter Père Lachaise kaj Villiers. La konstruado daŭris pli longe ol unue atendite.