Linio 4 de la metroo de Parizo

M04

Vagonaro MP 89 sur linio 4 en Mouton-Duvernet

Vagonaro MP 89 sur linio 4 en Mouton-Duvernet
Superrigardo
Numero de linio M04
Sistemo Metroo
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto RATP
Historio
Malfermo 1908
Teknikaj trajtoj
Longo 14,0 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
29 stacioj
vdr

La linio 4 de la metroo de Parizo estas la dua plej uzata metrolinio de Parizo, la ĉefurbo de Francio. Ĝi trapasas la tutan urbon, el Porte de Clignancourt norde ĝis Bagneux - Lucie Aubrac sude.

Ĝi cetere estas la metrolinio, kie la temperaturo estas kutime la plej varma, ĉar ĝi estas servita de malnovaj vagonaroj kun pneŭmatikoj el kaŭĉuko. Per la linio 4 alireblas multaj gravaj lokoj de Parizo, inkluzive de tri stacidomoj (Gare Montparnasse, Gare du Nord, Gare de l'Est) kaj du aliaj stacioj konektitaj kun multaj RER-linioj (Les Halles kaj Saint-Michel).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne