![]() ![]() | |
---|---|
Stacio Bulnes | |
Superrigardo | |
Sistemo | Metroo de Bonaero |
Paso de fervojo | |
![]() | |
Trafikado | |
Trafikanto | Emova |
Historio | |
Malfermo | 3-a de junio 1937 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 10,6 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Nombro de trakoj | 2 |
Stacioj de la fervojlinio | |
16 | |
Linio D estas unu el la ses linioj de la Metroo de Bonaero. Ĝia itinero iras de la stacio Catedral en la centro de Bonaero ĝis la stacio Congreso de Tucumán ĉe la limo inter la kvartaloj Belgrano kaj Núñez. Ĝi estis malfermita la 3-an de junio 1937, iĝante la kvara linio de la reto disponiganta servon al publiko. Ĝi kuras plejparte sub avenuoj Diagonal Norte, Córdoba, Santa Fe, kaj ĝia daŭrigo, Cabildo. Ĝi havas longon de 10,6 km kaj entute dek ses staciojn. Ĝi transportas ĉirkaŭ 357 000 pasaĝerojn je labortago. Ĝi uzas, kiel linioj A, C, E kaj H, kolekton de elektra energio per supertraka kontakta lineo.