![]() Leningradsko–Kazanskij Ленинградско–Казанский ![]() | |
---|---|
Paso de fervojo | |
![]() | |
Trafikado | |
Trafikanto | Rusiaj Fervojoj |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 85 km |
Ŝpuro | 1520 mm (Larĝa ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
39 | |
Linio MCD-3 (ruse МЦД-3) Leningradsko–Kazanskij [1] estas la tria linio de Moskvaj centraj diametroj, malfermita la 17-an de aŭgusto 2023[2].
La itinero kunliganta la Zelenogradan administran arondismenton de Moskvo kaj la urbon Ramenskoje, trapasante la teritorion de Moskvo kaj Moskvan regionon, konektos la Leningradan linion de la Oktjabrjskaja fervojo kaj la Rjazanan linion de la Moskva fervojo. La itinero estas 85 kilometrojn longa kaj havas 38 staciojn. La itinero inkluzivas 14 interŝanĝajn haltejojn kun Metroo de Moskvo, Centra ringo de Moskvo kaj aliaj fervojaj linioj[3]. Sur horaroj kaj mapoj, ĝi estas referencita per logoo D3 kaj koloro de Papajo[4].