Linio Tozaj (Tokjo Metro)

Linio Tozaj

Inter stacioj Niŝi-Kasaj kaj Minami-Sunamaĉi

Inter stacioj Niŝi-Kasaj kaj Minami-Sunamaĉi
Superrigardo
Koloro de linio blueta
Numero de linio 5
Tipo metroo
Sistemo Tokjo Metro
Loko Tokio kaj Gubernio Ĉiba (Japanio)
Komenco Nakano
Fino Niŝi-Funabaŝi
Stacioj 23
Paso de fervojo
Map
Historio
Malfermo 23a de decembro 1964
Teknikaj trajtoj
Longo 30,8 km
Ŝpuro 1067 mm (CAP-ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 1500 voltoj, KK, supertraka kontakta lineo
Maksimuma rapideco 100 km/h
vdr

Linio Tozaj (japane 東西線 [Tōzai-sen], angle Tozai line, laŭvorte: orient-okcidenta linio) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 9 linioj de metroa sistemo Tokjo Metro en la metroo de Tokio. Ĝia nomo signifas, ke tio estas linio de oriento (東) al okcidento (西). La simbola koloro de linio estas blueta (mara) koloro. La emblemo de linio estas latina litero "T" en blueta ringo.

La linio estis planata por malŝargi linion Sobu kaj por fari rektan komunikadon tra la nord-centra parto de Tokio je orient-okcidenta direkto. Nuntempe por tiuj celoj servas ankaŭ Linio Ŝinĝuku pli norde kaj Linio Kejjo (Japana Fervojo) pli sude.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne