Por samtitola artikolo vidu la paĝon Linko (apartigilo). |
Linko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vivareo de la linko
| ||||||||||||||
Eŭrazia linko Lynx lynx | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La linko (science: Lynx)[2] estas relative malgranda felisedo (1 m longa, 30 kg peza), vivanta en Eŭropo, Azio kaj Norda Ameriko. Ĝia hararo estas ruĝgriza ĝis flavgriza kun malhelaj strioj kaj makuloj. Ĉe ĉiu orelpinto ĝi havas hartufon, voston mallongan, kvazaŭ hakitan, kun nigra fino. Predon ĝi atakas de sur arbo. Pariĝo okazas en februaro kaj marto, post 70 tagoj de gravedeco la linkino naskas du aŭ tri linkidojn, kiujn ŝi mamnutras du monatojn. Post 17 tagoj ili malfermas la okulojn. Post 2 aŭ 3 jaroj ili maturiĝas kaj povas havi proprajn idojn.