Linux | |
---|---|
Lasta stabila versio | 6.7.6, 6.5-rc7 |
Programlingvo | C, Asembla lingvo, Rust |
Retejo | kernel |
Linukso[1] (anglalingve Linux) estas kerno de operaciumo, kiu estas libera klono de Unikso. En ofta uzado, "Linukso" temas pri kaj tiu kerno mem kaj la ĉirkaŭa programaro, inter ili la iloj de GNU (i.a. glibc kaj ofte GNOME), KDE, Xfce, LibreOffice la Fenestra Sistemo X kaj multaj aliaj programoj. Pro tio, kelkaj, inter ili Richard Stallman kaj la projekto Debian, preferas nomi la tutan sistemon "GNU/Linux", kiun FSF rekomendas legi kiel "GNU kaj Linukso" en la koncerna lingvo (ili ankaŭ mencias, ke se "/" estas maloportuna, en kelkaj lingvoj oni skribu "+"). Iuj distribuoj de linukso estas liberaj laŭ atestado de FSF.[2]