Jen listo de la 254 kantonoj (counties) de la usona subŝtatoTeksaso (Texas), kun loĝantaro laŭ censo de aprilo 2020 kaj administra ĉefloko (county seat):
Noto: La kantonoj havas tre malsaman loĝantaron. Kelkaj havas signife malpli da loĝantoj ol averaĝa urbeto (de almenaŭ 10 000 homoj) - ĝis la teksasa ekstremo, la kantono Loving, kiu havas ekzakte 64 homojn (!). Kompreneble la kantona ĉefloko nur estas parto de kantono kaj havas pli malmulte ol la tuta kantono (ekzemple la ĉefloko de la ekstrema kantono Loving en 2020 havis 22 anojn, malpli ol lerneja klaso). Tial la celo estas por ĉiu kantono havi almenaŭ paĝeton, kaj aldone povas, sed tute ne devas esti plia teksto pri la ĉefloko. Por urbegoj (urboj de pli ol 100 000 loĝantoj) delonge estas propraj tekstoj, sed se tuta kantono nur havas 2000 loĝantojn, ĝia ĉefloko eĉ ne povas esti urbeto (de 10 000 homoj, sed nur vilaĝeto. Tial kantonoj, kies tekstoj ankoraŭ mankas, aperas en ruĝaj literoj, sed urboj sen propra teksto aperas en normala teksto, sen ruĝaj ligiloj. Sed ankaŭ se kantono skribiĝas en blua teksto, do estas artikolo, povas esti ke tiu teksto estas minimuma. Tial prefere ampleksigu ekzistajn tekstojn ol ekkrei novajn pri tre etaj kantonaj ĉeflokoj. Se tamen ekestos nova teksto pri kantona ĉefloko, la saĝa listo konstatas tion kaj aŭtomate kreas bluan internan ligilon.