Genealogia arbo de la homaro
La "arbo" estas konstruita laŭ genetikaj esploroj kiuj evidentigis kiuj homgrupoj estas parencaj inter si, kaj en kiu ordo okazis la disiĝoj. La "folioj" estas provizitaj de la lingva klasifikado, ĉar la rezultoj de genetikaj kaj lingvistaj esploroj grandparte forte koincidas. (laŭ Luca Cavalli-Sforza)
|
Diskutata propono en lingvistiko estas la klasifiko de dekoj da mondaj lingvaj familioj inter nur dek du superfamilioj. Laŭ lastaj kongruaj evidentigoj de arkeologio, genetiko kaj lingvistiko, iuj aŭtoroj ordigis tiujn superfamiliojn en ĝeneralan arbon kiu hipotezas ke ĉiuj lingvoj elvenas el unu sola monda pralingvo. Tiu teorio estas diskutata.