|
Biografiaj artikoloj en vikipedio konsistu el minimume tri plenaj frazoj, prefere pli, nepre estu ĝustaj kategorioj (ĉi teme almenaŭ kategorio:francaj esperantistoj) kaj laŭeble ankaŭ uziĝu la ŝablonoj {{Informkesto homo}} kaj {{vivtempo}}. Pli koncizaj informoj pri francaj esperantistoj tamen ankaŭ kolektiĝu, en komuna ĝermolisto de francaj esperantistoj.
En tiu ĉi, pli plena listo de francaj esperantistoj listiĝu laŭeble ĉiuj nomoj de francaj esperantistoj aŭ menciataj per noto en la "ĝermolisto" aŭ per propra biografia artikolo. Teknike ĉi-tie ankaŭ eblas meti ruĝajn ligilojn pri nomoj de francaj esperantistoj, pri kiuj en vikipedio ĝis nun estas tute neniuj informoj. Sed se pri homo tute ne kolekteblas iu ajn informo krom la aserto "estas aŭ estis franca esperantisto", dubindas ĉu tiuj ruĝaj ligiloj havas sencon, se ili ne post iom da tempo transformiĝas al ligilo al artikolo aŭ almenaŭ al konciza noto en la "germolisto". |