La sekvanta listo de maraj ekoregionoj estas difinita fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj de la organizaĵo Nature Conservancy (naturprotekto). La WWF/Nature Conservancy arigas la individuajn ekoregionojn en 12 marajn regnojn, kiuj reprezentas la larĝajn latitudajn subdividojn de polusaj, mezvarmaj, kaj tropikaj maroj, kun sekcioj surbaze de oceanbasenoj. La maraj regnoj estas subdividitaj en 62 marajn provincojn, kiuj inkludas unu aŭ pli el la 232 maraj ekoregionoj. La WWF/Nature Conservancy-skemo nuntempe ampleksas nur marbordajn kaj kontinentbretajn areojn; ekoregionoj de la profundaj oceanoj ankoraŭ ne estis skizitaj.