Literaturo de Portugalio

Miniaturo de la Kantaro de Ajuda.

Portugala literaturoliteraturo de Portugalio estas esprimoj referencaj al la literaturo verkita en portugala lingvo fare de verkistoj el Portugalio. Tiukadre ne temas pri la literaturo de Brazilo, nek pri la literaturoj de aliaj landoj portugalparolantaj, nek pri la verkoj verkitaj en Portugalio en lingvoj aliaj disde la portugala, kiel latinohispana.

La komencoj de la portugala literaturo estas en la mezepoka galega poezio, disvolvigita en Galegio kaj nordo de Portugalio, kiam ambaŭ kulturoj kaj lingvoj ne estis tion apartaj. Ĝia Orepoko estas en la Renesanco, en kiu aperas figuroj kiel Bernardim Ribeiro, Gil Vicente, Sá de Miranda kaj ĉefe la granda eposa poeto Luís de Camões, aŭtoro de Os Lusíadas. En la 17-a jarcento okazis la enkonduko de baroko en Portugalio, kaj estas ĝenerale konsiderata dekadenca jarcento; tial la portugala literaturo de la 18-a jarcento baraktis por rekuperi la nivelon de la orepoko, pere de akademioj. La ĉefa enkondukanto de la romantismo estis la poeto Almeida Garrett, sekvita de Alexandre Herculano, antaŭ la portugalaj beletroj tendencis al ultra-romantikismo; en la fako romano, en la duna duono de la 19-a jarcento okazis disvolvigo de la movadoj realisma kaj naturalisma, kies ĉefa modelo estis Eça de Queirós. La tendencoj de la 20-a jarcento estas reprezentataj, ĉefe de Fernando Pessoa, konsiderata kiel la granda nacia poeto kun Camões, kaj fine de la jarcentoj fare de verkistoj kiel António Lobo Antunes kaj la Nobel Premio de Literaturo José Saramago.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne