Litia karbonato | ||||
![]() | ||||
Plata kemia strukturo de la Litia karbonato | ||||
![]() | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la Litia karbonato | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 554-13-2 | |||
ChemSpider kodo | 10654 | |||
PubChem-kodo | 11125 | |||
Merck Index | 15,x | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | blanka pulvo sen odoro | |||
Molmaso | 73,89-1 | |||
Denseco | 2,11g/cm−3 | |||
Fandpunkto | 723 °C | |||
Bolpunkto | 1310 °C | |||
Refrakta indico | 1,428 | |||
Ekflama temperaturo | x °C | |||
Solvebleco | Akvo:8,15 x 10-4 g/L | |||
Mortiga dozo (LD50) | 525 mg/kg (buŝe) | |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H318, H319, H335, H360, H372 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P260, P261, P264, P270, P271, P280, P281, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P308+313, P310, P312, P314, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Litia karbonato estas salo farita el karbonata acido kaj litio. Litia karbonato formiĝas per neŭtraiga procezo de karbonata acido (kiu estas malforta acido), kaj litia hidroksido (kiu estas fortabazo). Litia karbonato estas blanka senodora solidaĵo vaste uzata en la procezado de metalaj oksidoj , samkiel kiel drogo por la traktado de humoraj malordoj.
Por la kuracado de dupolusa malordo, ĝi estas en la Listo de Esencaj Medikamentoj de la Monda Organizo pri Sano, kiel la plej grava medikamento uzata por tiu malordo. La ĉefa uzo de litiokarbonato (kaj litiohidroksido) estas kiel antaŭaĵo al litiokunmetaĵoj uzataj en litio-jonaj baterioj. En praktiko du komponaĵoj de la baterio estas faritaj kun litio-komponaĵoj: la katodo kaj la elektrolito. La elektrolito estas solvaĵo de litia heksafluorofosfato, dum la katodo uzas unu el pluraj litiaj strukturoj, la plej popularaj el kiuj estas la litia "kobalta oksido" kaj "litia fera fosfato". Litia karbonato povas esti konvertita en litian hidroksidon antaŭ konvertiĝo al la kunmetaĵoj supraj.