Lito

Lito.
Romia lito, el Pompejo, 50-40 a.K.

Lito estas malmola meblokadro kun molaj remburaĵoj, matracoj, kiu estas ofte trovebla en dormoĉambro kaj kiu povas esti uzata por dormado, ripozado, kaj amorado.

Laŭ Francisko Azorín lito estas Meblo por kuŝi, dormi.[1] Li indikas etimologion el la greka lektron (lito) kaj de tie la latina lectus.[2]

Litoj kaj iliaj matracoj estas farataj laŭ kelkaj normaj litdimensioj.

Littuko kaj litkovrilo kovras kaj protektas la liton. Dum dormo oni metas la kapon sur unu aŭ kelkaj litkusenoj. kapkusenoj. Laŭ la mondregionoj ekzistas multaj manieroj meti kovrilojn kaj kusenojn por doni varmon kaj komforton al la uzanto/j de la lito. Post dormado oni devas reordigi la liton, kovrilojn, kaj kusenojn.

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 128.
  2. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne