Litova Universitato de Sansciencoj

Litova Universitato de Sansciencoj
publika universitato
negoco Redakti la valoron en Wikidata
moto Salus Pro Patria
Sano por la patrio
Informoj
fondodato 30-a de junio 2010
Situo
Geografia situo 54° 53′ 39″ N, 23° 54′ 59″ O (mapo)54.8941666723.91638889Koordinatoj: 54° 53′ 39″ N, 23° 54′ 59″ O (mapo)
lando Litovio
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Litova Universitato de Sansciencoj (Kaŭno)
Litova Universitato de Sansciencoj (Kaŭno)
DEC
Litova Universitato de Sansciencoj (Litovio)
Litova Universitato de Sansciencoj (Litovio)
DEC
Map
Litova Universitato de Sansciencoj
vdr
ĉefa enirejo de la Kaŭna Medicina Universitato

La Litova Universitato de Sansciencoj (litove Lietuvos sveikatos mokslų universitetas, akronime LSMU) estas medicina fakultato en Kaŭno, Litovio. La nuna Litova Universitato de Sansciencoj estas ligiĝo de du institucioj de supera edukado, Kaŭna Medicina Universitato (litove Kauno medicinos universitetas, KMU) kaj la Litova Bestkuracista Akademio (litove Lietuvos Veterinarijos akademija), kiuj fuziis en 2010 (oficiala fondodato de la fuzia institucio estas la 30-a de junio 2010). Ĝi uzas la Universitatan Klinikaron de Kaŭno kaj la urbocentran hospitalon Ruĝa Kruco kiel instruaj hospitaloj. Kune la institucio estas la plej granda malsanulejo kaj medicina universitato en Litovio.

La Kaŭna Medicina Universitato, kaj ekde 2010 la nova universitato de Sansciencoj, daŭrigas la tradicion de la medicina fakultato de la dum la jaro 1922 fondita Universitato de Litovio, kiu ekde la jaro 1930 nomiĝis Vytautas-Magnus-universitato. Post la okupado de Litovio fare de Sovetunio dum junio 1940 kaj (post mallonga okupado fare de Nazia Germanio) ree dum 1944 la historia ĉefurbo Vilno denove iĝis la akademia centro kaj la "burĝa" universitato VDU iom post iom disbatiĝis. Du ĉefaj humanismaj fakultatoj estis translokitaj al la universitato Vilno dum la jaro 1949, kaj dum la jaro 1950 el la restoj ekestis la "politeknika instituto" kaj la "medicina instituto" de Kaŭno. Ekde la jaro 1989 la altlernejo nomiĝis "medicina akademio", kaj ekde la jaro 1998 estas sendependa faka universitato sub la nomo "Kauno medicinos universitetas". Signifa parto de la altlernejo ekde 1922 kun siaj nomŝanĝoj tra la jardekoj estas la Universitata Klinikaro de Kaŭno.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne