Little Richard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Richard Wayne Penniman |
Aliaj nomoj | Little Richard |
Naskiĝo | 5-an de decembro 1932 en Macon |
Morto | 9-an de majo 2020 (87-jaraĝa) en Tullahoma |
Mortokialo | Osta kancero |
Tombo | Oakwood Memorial Gardens Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Ballard-Hudson High School (en) |
Parencoj | |
Okupo | |
Okupo | kantisto diskografa artisto komponisto pastro pianisto kantoverkisto muzikisto |
Verkoj | Long Tall Sally Lucille |
Richard Wayne Penniman (Macon, Georgio, 5-an de decembro 1932 - 9-an de majo 2020), konata per la artistnomo Little Richard (Eta Rikardo), estas usona kantisto kaj pianisto de afrik-usona deveno. Li estas unu el la plej gravaj fondintoj de la rokenrolo. Li ofte estas samspire menciata kun Chuck Berry, Elvis Presley kaj Buddy Holly. Pro la uzo de la piano li unuflanke montras similecon kun Jerry Lee Lewis kaj aliflanke kun Fats Domino, dum li kun granda emfazo je ekstera pompo kaj karakteristikaj altaj tirtonoj foje estas vidata kiel la antaŭiranto de la glamroko.
Liaj plej konataj kantoj estas: Tutti Frutti, Long Tall Sally, Lucille kaj Good golly Miss Molly, kiuj ĉiuj atingis la statuson de ora disko.