Livonia Ordeno | ||
---|---|---|
religia ordeno klienta ŝtato administra teritoria unuo kavalira ordeno | ||
Komenco | 1237 vd | |
Fino | 1561 vd | |
Antaŭe | County of Oesel vd | |
Lando(j) | Livonio vd | |
Posedatoj | Põltsamaa Castle (en) Harku manor (en) vd | |
La Livonia Ordeno aŭ Ordeno de Glavofratoj aŭ Livonia Frataro de Milito por Kristo (latine Fratres militiæ Christi Livoniae, germane Schwertbrüderorden, latve Livonijas ordenis, estone Liivi ordu) estis organizo de krucmilitaj kavaliroj, kiuj sukcese konkeris inter la jaroj 1202 kaj 1237 la historian regionon Livonion (do grandan parton de la hodiaŭaj ŝtatoj Latvio kaj Estonio) kaj konvertigis la baltajn loĝantojn perforte al la kristana kredo. Post malvenko en la batalo de Saule (1236), la Livonia Frataro iĝis parto de la Ordeno de germanaj kavaliroj kiel ties aŭtonoma branĉo.
La membroj de la Glavofratoj portis blankan mantelon, ornamitan per ruĝa kruco kaj glavo. Ili estis germanlingvaj nobeluloj, kiuj votis obeemon, malriĉecon kaj fraŭlecon. En ĉiu regiono de Livonio centris fortikaĵo, kiu servis kiel loĝejo por la kavaliroj.
La Glavofratojn direktis grand-majstro, kies komisio daŭris ĝismorte. La organizo havis jaran kunsidon, kie oni elektis la grand-majstron kaj la aliajn oficportantojn.
Al la ordeno povis aliĝi ankaŭ soldatoj, metiistoj kaj eĉ pastroj.