Lizzie van Zyl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Elizabeth Cecilia van Zyl |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1894 en Oranĝa Libera Ŝtato |
Morto | 9-an de majo 1901 (7-jaraĝa) en Bloemfontein |
Mortokialo | Tifoida febro |
Lingvoj | afrikansa |
Ŝtataneco | Sud-Afriko |
Okupo | |
Okupo | infano |
Lizzie van Zyl – bura infano internigita en brita koncentrejo en Bloemfontein dum la dua brita-bura milito, kiu rezulte de malsatado kaj malbonaj sanitaraj kondiĉoj ekmalsanis je tifo. Pro malbona traktado ŝi mortis en malsanulejo.
Britaj regopovoj internigis sepjaran Lizzie Van Zyl kiel ostaĝinon, ĉar ŝia patro rifuzis malkaŝon kaj subiĝon al la brita armeo.
Brita pacisma aktivulino Emily Hobhouse profitis ŝian morton kiel simbolan ekzemplon de pereigaj kondiĉoj kaj malbona traktado regantaj en britaj koncentrejoj, en kiuj britoj malliberigis milojn da buraj virinoj kaj infanoj, el kiuj 27 mil mortis ne ĝisvivante finon de la milito.