Ljubljano | |||
germane Laibach, itale Lubiana, latine Labacum aŭ Emona | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Ljubljana | |||
Ŝtato | Slovenio | ||
---|---|---|---|
Historiaj regionoj | Krajnio, Reĝlando SKS | ||
Montaro | Orientaj Alpoj | ||
Memorindaĵo | Ljubljana burgo | ||
Ponto | Draka ponto | ||
Rivero | Ljubljanica | ||
Situo | Ljubljano | ||
- alteco | 295 m s. m. | ||
- koordinatoj | 46° 03′ 20″ N 14° 30′ 30″ O / 46.05556 °N, 14.50833 °O (mapo) | ||
Areo | 163,8 km² (16 380 ha) | ||
Loĝantaro | 272 220 (01.01.2011) | ||
Denseco | 1 661,9 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1112–1125 | ||
Urbestro | Zoran Janković
(ekde 11-a de aprilo 2012) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 1000 | ||
Telefona antaŭkodo | 01 | ||
Aŭtokodoj | LJ | ||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Situo enkadre de Slovenio
| |||
Urba mapo
| |||
Vikimedia Komunejo: Ljubljana | |||
Retpaĝo: www.ljubljana.si | |||
Ljubljano[1] (slovene Ljubljana, germane Laibach, latine Emona aŭ Labacum estas la ĉefurbo de Slovenio kaj de la samnoma municipo. La urba areo havas 310.000 loĝantojn (2003) kaj situas ĉe la rivero Ljubljanica.
Ljubljano ne estas granda, sed certe multflanka. La malnova urbo enhavas konstruaĵojn el multaj periodoj, kiel la Renesanco kaj la Klasikismo, sed ankaŭ troveblas multaj modernaj konstruaĵoj. La plej konataj konstruaĵoj estas la tri pontoj kaj la kastelo "Ljubljanski Grad". En la urbopartoj ĉirkaŭ la urbocentro ofte troviĝas konstruaĵoj el la komunista periodo. Multaj konstruaĵoj en la urbo estas formplanitaj de la slovena arkitekto Jože Plečnik, kiu emfaze premis sian stampon sur la urbon. Konstruaĵoj kiel la universitata biblioteko, diversaj preĝejoj kaj la stadiono de Ljubljano estas de li formplanitaj, samkiel la vendoplaco, la tri pontoj kaj la tombejo.