Lloyd Bacon | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de decembro 1889 en San-Joseo | ||||
Morto | 15-an de novembro 1955 (65-jaraĝa) en Burbank | ||||
Mortis per | Cerba sangado vd | ||||
Tombo | Forest Lawn Memorial Park (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Santa Clara vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Frank Bacon vd | ||||
Patrino | Jennie Weidman (en) vd | ||||
Gefratoj | Bessie Bacon (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro teatra aktoro filmreĝisoro reĝisoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lloyd Francis BACON (4a de Decembro 1889 – 15a de Novembro 1955) estis usona aktoro de kino, teatro kaj vodevilo kaj kin-reĝisoro.[1] Kiel reĝisoro li faris filmojn en preskaŭ ĉiuj ĝenroj, inklude vakerajn, muzikalojn, komedioj, gangsterajn filmojn, kaj krimfilmojn. Li estis unu el la reĝisoroj de Warner Bros. en la 1930-aj jaroj kiuj helpis havigi al tiu studio ties reputacion pro rapidaj agadfilmoj.
Bacon startis en filmoj kiel aktoro kun Charlie Chaplin kaj Broncho Billy Anderson kaj aperis en pli ol 40 totale. Kiel aktoro, li estas plej bone konata pro subteno de Chaplin en filmoj kiaj The Tramp de 1915 kaj The Champion kaj Easy Street de 1917.
Li poste iĝis reĝisoro kaj reĝisoris ĉirkaŭ 100 filmojn inter 1920 kaj 1955. Li estas plej bone konata kiel reĝisoro de klasikaĵoj kiaj 42nd Street kaj Footlight Parade de 1933, Ever Since Eve (el scenaro de Lawrence Riley et al.) de 1937, A Slight Case of Murder de 1938 kun Edward G. Robinson, Invisible Stripes de 1939 kun George Raft kaj Humphrey Bogart, The Oklahoma Kid de 1939 kun James Cagney kaj Humphrey Bogart, Knute Rockne, All American de 1940 kun Pat O'Brien kaj Ronald Reagan (kiel "the Gipper"), Action in the North Atlantic de 1943 kun Humphrey Bogart,[2] kaj The Fighting Sullivans de 1944 kun Anne Baxter kaj Thomas Mitchell. Li reĝisoris ankaŭ Wake Up and Dream (1946).