Lokeren | |||
---|---|---|---|
municipo | |||
la urbodomo
| |||
urbo de Belgio municipo en Belgio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Belgio | ||
Provinco | Orienta Flandrio | ||
Poŝtkodo | 9160 | ||
Telefonkodo | 09 | ||
Kodo laŭ NIS | 46014 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 40 626 (januaro 2016) | ||
Loĝdenso | 567 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 6′ N, 3° 59′ O (mapo)51.13.9833333333333Koordinatoj: 51° 6′ N, 3° 59′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 67,50 km² (6 750 ha) | ||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lokeren [+] | |||
Lokeren (nederlande, proksimuma prononco [LO:ker'n]) estas municipo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Orienta Flandrio. Komence de januaro 2016 la municipo havis 40 626 loĝantojn. Temas pri unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1804. La urba blazono cetere bildigas napon kaj kradon kiu simboligas la urban patronon Laŭrenco de Romo.
La plej malnova indiko pri Lokeren datiĝas de la komenco de la 12-a jarcento. Almenaŭ du gravaj historiaĵoj estas tre menciindaj: la akiro de bazaro-patento de reĝo Karlo la 5a en 1555 kaj la akiro de la titolo de 'urbo' en 1804, kiam regis Napoleono.
Ĉiujaraj eventoj en la urbo estas la muzika festivalo "Festoj de Lokeren", la folklora procesio "Kovekensstoet" en la kvara semajnfino de septembro kaj la ekspozicioj de nuntempaj skulptaĵoj en la parko 'Ter Beuken'. La futbala klubo Sporting Lokeren kontribuas al la promocio de Lokeren ekster la propra regiono.
Ekde 1977 la municipoj Eksaarde kaj Daknam apartenas al Lokeren.