La lokria modalo estas la „kompletiga modalo “ de la mezepokaj modaloj. Ĝi estis enkondukata kiel lasta modalo, ĉefe por kompletigi la sistemon de cikle parencaj gamoj. La lokria modalo sur B enhavas la pratonojn de blankula muziko, kiuj laŭas la tonojn sur la blankaj klavoj de piano.
Ĝia gamo enhavas duontonon inter la unua kaj dua samkiel inter la kvara kaj kvina ŝtupoj, la aliaj intervaloj estas plentonaj paŝoj. Oni povas formi ĝin, malaltigante de la natura minorogamo la 2-an kaj 5-an ŝtupojn. La lokria gamo estas per tio la ununura modalo, kiu entenas sur la kvina ŝtupo disonancan diminuitan kvinton anstataŭ perfekta.