Londinium | ||
---|---|---|
historia epoko [+] | ||
Koordinatoj | 51° 30′ 51″ N, 0° 5′ 18″ U (mapo)51.514217-0.08845500000001Koordinatoj: 51° 30′ 51″ N, 0° 5′ 18″ U (mapo) | |
Londinium | ||
Vikimedia Komunejo: Londinium [+] | ||
Londinium, konata ankaŭ kiel Romia Londono, estis la ĉefurbo de Romia Britio dum plej el la periodo de la romia regado. Ĝi estis origine setlejo establita sur la loko de la nuntempa Urba Londono ĉirkaŭ la jaroj 47–50 n.e.[1][2] Ĝi kuŝis sur ŝlosila vojkruciĝejo ĉe la rivero Tamizo kiu igis la urbon grava kerno de ŝoseoj kaj havenurbo, kiu servis kiel grava komerca centro en Romia Britio ĝis ties abandono dum la 5-a jarcento.
Post la fondo de la urbo en la mezo de la 1-a jarcento, tiu frua Londinium okupis la relative malgrandan areon de 1.4 km², iom ekvivalenta al la grando de la nuntempa Hyde Park. En la jaro 60 aŭ 61, la ribelo de la Icenoj estrita de Budiko devigis la romiajn aŭtoritatojn abandoni la setlejon, kiu estis poste rabdetruita. Post la venko de Budiko fare de la romia guberniestro Gajo Suetonio Paŭlino militista instalaĵo estis establita[3] kaj la urbo estis rekonstruita. Ĝi estis probable ege multe rekuperita en ĉirkaŭ unu jardeko. Dum la postaj jardekoj de la 1-a jarcento, Londinium etendiĝis rapide, kaj iĝis la plej granda urbo de Britio, kaj disponis el grandaj publikaj konstruaĵoj kiel forumo[4] kaj amfiteatro.[5] Ĉirkaŭ la fino de la jarcento, Londinium estis kreskinta ĝis eble 30 000 aŭ 60,000 personoj, preskaŭ certe anstataŭante Camulodunum (Colchester) kiel provinca ĉefurbo, kaj ĉirkaŭ la mezo de la 2-a jarcento Londinium estis je sia pinto. Ties forum-baziliko estis unu el la plej grandaj strukturoj norde de Alpoj kiam la imperiestro Hadriano vizitis Londinium en 122. Elfosaĵoj malkovris pruvojn ke grava incendio detruis multon de la urbo tuj poste, sed la urbo estis denove rekonstruita. Ĉirkaŭ la dua duono de la 2-a jarcento, Londinium ŝajne mal altiĝis kaj en grando kaj en populacio.
Kvankam Londinium restis grava por la cetero de la Romia periodo, ne okazis plia ekspansio. Londinium subtenis pli malgrandan sed stabilan setlejan loĝantaron ĉar arkeologoj trovis, ke multo de la urbo post tiu dato estis kovrita de "nigra tero" — nome la rezulto de la urba hejmrubo, sterko, ceramikaĵoj, kaj nefarmaj restaĵoj de setleja okupado, kiu akumuliĝis relative netuŝita dum jarcentoj. Iam inter 190 kaj 225, la romianoj konstruis defendan muregon ĉirkaŭ la altera flanko de la urbo. Tiu Muro de Londono survivis dum aliaj 1 600 jaroj kaj iom difinis la perimetron de la malnova Urba Londono.