Londona Metropola Polica Servo | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
loka polico organizaĵo municipa polico ![]() | ||
Komenco | 29-a de septembro 1829 vd | |
Antaŭe | Bow Street Runners vd | |
Geografia situo | 51° 29′ 55″ N, 0° 7′ 59″ U (mapo)51.49861-0.13305Koordinatoj: 51° 29′ 55″ N, 0° 7′ 59″ U (mapo) | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | Scotland Yard | |
| ||
Fondinto(j) | Robert Peel vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Londona Metropola Polica Servo (angle Metropolitan Police Service, ankaŭ mallongigite konata Met Police, aŭ MPS, ofte nomita Scotland Yard post la nomo de ĝia ĉefsidejo) estas la polica trupo de Granda Londono. La Metropola Polica Distrikto (MPD), konsistas el 32 municipoj kaj tiel pli ol 8 milionoj da homoj. La polico respondeca por la aplikado de leĝoj en Granda Londono (kun la escepto de la City, kie aparta polickorpo funkciigas) [1]. La polico estis establita la 29-an de septembro 1829, kaj ĝia ĉefa sidejo estas Scotland Yard [2][3]. La Metropola Polico ankaŭ havas tutlandajn devojn, kiel la respondeco por la milito kontraŭ terorismo, la sekureco de la Brita reĝa familio kaj la altrangaj oficistoj de la registaro de Lia Moŝteco [4]. Aktuale en 2011, la Metropola Polico havas 48,661 personaron, de kiuj 31,478 estas policistoj deĵorantaj. La Metropola Polico estas la plej granda komuna polictrupo en Britio kaj unu el la plej grandaj polictrupoj en la mondo [5]. Ekde januaro 2012 la Urbestro de Londono respondecas nur pri la administrado de la Metropola Polico, tra la Urbestroficejo por Policing kaj Krimo [6].
La Policestro estas la Komisaro de la Metropola Polico kaj estas subulo al la Oficejo de Policado kaj Krimo sub la Urbestro de Londono.