Longdistanca kontakto

Longdistanca kontaktoDX (foje do-iksa kontakto) estas ŝatokupo ricevi kaj identigi malproksiman radistacion aŭ televidsignalojn. En amatora radio estas la faro stabligi ambaŭdirektan kontakton (QSO) inter la 2 radioamatoraj stacioj. Multaj do-iksistoj ankaŭ klopodas akiri skriban konfirmon de kontakto pere de konfirmkartoj (QSL). La nomo de la ŝatokupo venas el la telegrafia "DX" kio signifas "distanco X". La praktiko ekestis en la fruaj tagoj de radioelsendoj. Aŭskultantoj sendis ricevraportojn al radiostacioj, kiuj responde sendis konfirmkarton, kolekti tiujn kartojn iĝis populara ĉe radioaŭskultantoj en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Ricevitaj raportoj estis uzitaj de la radiostacioj por mezuri la efikecon de siaj signaloj.[1]

  1. Introduction To DXing Arkivigite je 2016-11-11 per la retarkivo Wayback Machine enkonduko al DX (angle)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne