Longflugilaj papagoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longflugilaj papagoj
Senegala papago manĝas fruktojn
Senegala papago manĝas fruktojn
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Psittacinae
Poicephalus
Swainson, 1837
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Longflugilaj papagoj (Poicephalus) estas genro de afrikaj papagoj el subfamilio afrotropisaj papagoj (Psittacinae) de familio veraj papagoj (Psittacidae). Al ĝi apartenas ĉirkaŭ 10 specioj kun naturaj arealoj en afrotropisaj areoj. Ili troveblas en Subsahara Afriko ene de triangulo formita per Senegalo ueste, Etiopio eoste kaj Sudafriko sude.[1][2] De loko al loko iuj specioj de longflugilaj papagoj formas lokajn variaĵojn aŭ subspeciojn. Kune kun proksima genro afrikaj papagoj (Psittacus), Ambirdoj (Agapornis) kaj endemiaj en Madagaskaro Vaza-papagoj (Coracopsis) ili formas tipan papagan parton de afrotropisa zoogeografio.

Same kiel afrikaj papagoj, longflugilaj papagoj estas longe konataj kaj popularaj dombirdoj kaj kompaniaj birdoj. La plej fama specio tiudirekte estas la senegala papago (Poicephalus senegalus), anoj de kiu estis vendataj en Eŭropo kiel kompaniaj birdoj jam en komenco de la 19-a jarcento.[3] Ili havas bonan reputacion kiel dombirdoj ĉar ili lernas rapide kaj havas paceman, amikeman konduton kun homoj. Kune kun grizaj papagoj, senegalaj papagoj estas inter la plej ofte importitaj afrikaj birdoj.[4]

  1. Taxonomy of Poicephalus parrots. Arkivita el la originalo je 2006-10-16. Alirita 2022-01-14 .
  2. Map showing countries of Sub-Saharan Africa. Arkivita el la originalo je 2 December 2007. Alirita 2 March 2007 . Arkivigite je 2007-12-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-12-02. Alirita 2022-01-14 .
  3. Lantermann, Walter. (1999) Papageienkunde. Berlino: Parey Buchverlag, p. 455. ISBN 3-8263-3174-5.
  4. Hoppe, Dieter. (2006) Langflügelpapageien. Stuttgart: Ulmer Verlag, p. 86. ISBN 3-8001-4786-6.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne