Los desastres de la guerra

Kovrilpaĝo de la unua eldono (1863) de Los desastres de la guerra.
Los desastres de la guerra, n.º 30: «Estragos de la guerra» (Militkatastrofoj). La bildo estis rigardita kiel antaŭaĵo de la Gerniko pro la komponarta kaoso, la mutilado de la korpoj, la fragmentado de objektoj en ajna loko de la bildo, la fortranĉita mano de unu de la kadavroj, la dismembrigo de la korpoj kaj la figuro de la mortinta infano kun renversita kapo, kiu similas al tiu kiu aperas subtenita de sia patrino maldekstre de la majstroverko de Pablo Picasso.

Los desastres de la guerra[1] (Militkatastrofoj) estas serio de 82 gravuraĵoj de la hispana pentristo Francisco de Goya, farita inter la jaroj 1810 kaj 1815. La hororo de milito estas montrita speciale kruda kaj penetra en tiu serio. La bildoj detalas kruelaĵojn fifaritajn dum la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Dum la vivo de Goya oni presis nur du kompletajn arojn de la gravuraĵoj, unu el kiuj estis donacita al lia amiko kaj artokritikisto Ceán Bermúdez,[2] sed ili restis nepublikigitaj. La unua publika eldono aperis en 1863, publikigita per iniciato de la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando. Sekvis aliaj en 1892, 1903, 1906, 1923 kaj 1937.

Oni indikis tri temarojn kaj fazojn en la serio nome la jenaj:

  • Unua parto (bildoj 1a ĝis 47a), bildoj centritaj en la milito.
  • Dua parto (bildoj 48a ĝis 64a), bildoj centritaj en la malsatego, ĉu konsekvence de la Sieĝo al Zaragozo de 1808 aŭ de la multekostigo de Madrido inter 1811 kaj 1812.
  • Tria parto aŭ «Caprichos enfáticos» (Emfazaj kapricoj, bildoj 65a ĝis 82a), kiuj referencas al la absolutisma periodo post la reveno de Fernando la 7-a. En tiu sekcio abundas la socipolitika kritiko kaj la uzado de alegorioj pere de animaloj.
  1. La kompleta titolo kiun skribis Goya en la ekzemplero kiun li donacis al Ceán Bermúdez estas Fatales consequencias de la sangrienta guerra en España con Buonaparte. Y otros caprichos enfáticos.
  2. La dosierujo kiu apartenis al Ceán estas nun en la Brita Muzeo de Londono.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne